Secesio (Originala romano en Esperanto)

ebook

By Sten Johansson

cover image of Secesio (Originala romano en Esperanto)

Sign up to save your library

With an OverDrive account, you can save your favorite libraries for at-a-glance information about availability. Find out more about OverDrive accounts.

   Not today
Libby_app_icon.svg

Find this title in Libby, the library reading app by OverDrive.

app-store-button-en.svg play-store-badge-en.svg
LibbyDevices.png

Search for a digital library with this title

Title found at these libraries:

Loading...

'Secesio' difiniĝas kiel apartiĝo de grupo aŭ movado disde pli granda grupo, ĉu politika aŭ arta. Ekzemploj troviĝas en la disfalo de grandaj imperioj kaj en la ekformiĝo de pli modernismaj artmovadoj.

La nova originala romano de la svedo Sten Johansson rekondukas nin al la tumultaj intermilitaj dek jaroj 1925 ĝis 1935 en Aŭstrio, al la bataloj de politikaj grupiĝoj kaj la klopodoj de artistoj en tiu tempo.

La libro priskribas la evoluantan rilaton kaj vivojn de du virinoj en la aŭstria ĉefurbo Vieno: de Louise, aŭstra skulptistino el juda familio, kaj de Wilhelmine, nomata Willi, dana ĵurnalistino. La duopon akompanas Johnny, "diskreta bankoficisto, eleganta burĝido kun heredaĵo, dando vestita laŭ la lasta modo, ĝuama diboĉulo kun dubindaj konatoj", kiu helpas la du virinojn tra komplikaj tempoj.

Sten Johansson (nask. 1950) estas unu el la plej fruktodonaj aŭtoroj de la movado: el lia plumo venis pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto – ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ĉi tiu romano Secesio estas la naŭa libro de Sten Johansson aperinta ĉe Mondial.

Secesio (Originala romano en Esperanto)